Elektaĵoj el la Skribaĵoj de la Báb
Esperanto ·
Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj BB00522REF
Ho Sinjoro! Ĉe Vi mi serĉas rifuĝon kaj al ĉiuj Viaj signoj mi direktas mian koron.
Ho Sinjoro! Ĉu vojaĝante aŭ hejme, dum mia okupiĝo aŭ mia laboro, metas mi mian tutan fidon je Vi!
Provizu, do, Vian sufiĉantan helpon al mi por igi min sendependa de ĉio, ho Vi, Kiu en Sia mizerikordo estas nesuperita!
Donacu al mi la porcion mian, ho Eternulo, kiel plaĉas al Vi, kaj igu min kontenta pri ĉio ajn de Vi dekretita por mi.
Via estas la absoluta aŭtoritato ordoni.
Gvidado, Asisto kaj Protekto BB00630
Ho Sinjoro! Estas Vi la Foriganto de ĉiu angoro kaj la Dispelanto de ĉiu aflikto. Estas Vi la malaperiganto de ĉiu kordoloro kaj la liberiganto de ĉiu sklavo, la Elaĉetanto de ĉiu animo. Ho Eternulo! Redemptu min per Via mizerikordo kaj kalkulu min inter tiuj Viaj geservantoj, kiuj saviĝis.
Obligatory Prayers BB00623
Ĉu estas alia foriganto de malfacilaĵoj krom Dio ? Diru: Laŭdata estu Dio! Li estas Dio! Ĉiuj estas Liaj servantoj kaj ĉiuj obeas Lian ordonon!